Bezonoj de sistemo:
Nur fulmklavoj (klavaj kombonaĵoj) neuzataj de la mastruma sistemo estas uzeblaj en OpenOffice.org. Se klava kombinaĵo en OpenOffice.org ne funkcias kiel priskribita en la Helpo de OpenOffice.org, kontrolu ĉu tiu kombinaĵo jam estas uzata de la mastruma sistemo. Por solvi tiajn konfliktojn, vi povas ŝanĝi la klavojn atribuitajn de via mastruma sistemo. Alie, vi povas ŝanĝi preskaŭ iun ajn klavan atribuon en OpenOffice.org. Por plia informo tiutema, vidu la Helpon de OpenOffice.org aŭ de via mastruma sistemo.
En la defaŭlta agordo, dosiera ŝlosado estas ŝaltita en OpenOffice.org. Por malŝalti ĝin, necesas atribui la respektivajn mediajn variablojn SAL_ENABLE_FILE_LOCKING=0 kaj export SAL_ENABLE_FILE_LOCKING. Tiuj variabloj jam estas ŝaltitaj en la skriptdosiero soffice.
Averto: La ŝaltita trajto dosiera ŝlosado povas kaŭzi prolemojn ĉe Solaris 2.5.1 kaj 2.7 kun Linuksa NFS 2.0. Se via sistema medio havas tiujn variablojn, ni forte rekomendas ke vi evitu uzi la trajton dosieran ŝlosadon. Alie, OpenOffice.org haltos kiam vi provos malfermi dosieron el NFS-surmetita dosierujo de Linuksa komputilo.
Bonvolu disponi al vi iom da tempo por plenumi la minimuman Produktan Registran procedon kiam vi instalas la programaron. Kvankam registri estas nedevige, ni kuraĝigas vin registri, ĉar la informo ebligas al la komunumo fari eĉ pli bonan programaron kaj rekte pritrakti la bezonojn de uzantoj. Per ĝia Privateca Politiko, la Komunumo de OpenOffice.org strebas protekti viajn personajn datumojn. Se vi evitis la registradon dum instalado, vi povas reveni kaj registri je iu ajn tempo ĉe http://www.openoffice.org/welcome/registration20.html
Troviĝas interrete opinisondo. Ni kuraĝigas vin plenumi ĝin. La rezultoj de la opinisondo helpos al OpenOffice.org moviĝi pli rapide atingi novajn nivelojn krei la venontan generacion de oficeja programaro. Per ĝia Politiko pri Privateco, la Komunumo de OpenOffice.org diligente strebas sekurigi viajn personajn datumojn.
Por helpi pri la OpenOffice.org 2.4 oficeja pakaĵo, rigardu al la arĥivoj por trovi demandojn jam responditajn en la dissendolisto 'users@openoffice.org' je http://www.openoffice.org/mail_list.html. Alternative, vi povas ensendi viajn demandojn al users@openoffice.org. Rememoru por subskribi al la listo por ricevi retpoŝtan reagon.
Ankaŭ kontrolu la respondara sekcio je http://user-faq.openoffice.org/.
La retejo de OpenOffice.org gastigas al IssueZilla, nia metodo raporti, spuri kaj solvi cimojn kaj problemojn. Ni kuraĝigas ĉiujn uzantojn senti rajtigitaj kaj bonvenaj raporti problemojn, kiuj eble okazas sur via platformo. Vigle raporti problemojn estas unu el la plej gravaj kontribuoj, kiujn la uzantaro povas fari al la daŭra evoluigo kaj plibonigo de la programaro.
La komunumo de OpenOffice.org tre avantaĝus de via aktiva partprenado tre helpos la evoluigon de ĉi tiu grava libera programara projekto.
Kiel uzanto, vi jam estas valora parto de la evoluiga procedo de la programaro, kaj plaĉas al ni kuraĝigi vin preni eĉ pli aktivan rolon cele al fariĝi longdaŭra kontribuanto al la komunumo. Bonvolu aliĝi kaj rigardi la paĝon por uzantoj ĉe: http://www.openoffice.org
Ni esperas, ke vi ĝojos labori per la nova OpenOffice.org 2.4 kaj kuniĝu kun ni interrete.
La OpenOffice.org-Komunumo
Partoj kun Kopirajto 1998, 1999 James Clark. Partoj kun Kopirajto 1996, 1998 Netscape Communications Corporation.